Vorto: kaj
-
Plie, aldone; la vorto «kaj» ligas frazojn, vortgrupojn aŭ vortojn, kiuj havas saman gramatikan rolon; se oni kunligas pli ol du elementojn, oni metas normale la vorton «kaj» inter la du lastajn: por emfazi la kunecon oni povas meti ĝin inter ĉiujn kunordigatajn elementojn: por insista senco oni povas meti la vorton «kaj» ankaŭ antaŭ la unuan el du aŭ pli multaj aferoj.
ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren
[Abram] havis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn
li honeste kaj klere prezentas la argumentojn kaj por kaj kontraŭ la ideo de mondregistaro
En aliaj lingvoj
- Ido: e, ed
- La angla: and
- La belorusa: і
- La bretona: ha (stl. kenur.)
- La ĉeĥa: a, logický součin
- La finna: ja, sekä
- La franca: et
- La germana: und
- La hebrea: ו-, וגם
- La hispana: y
- La hungara: és, s, meg (kötőszó)
- La indonezia: dan
- La japana: ~と~, ~や~, そして
- La kataluna: i
- La malaja: dan
- La nederlanda: en
- La okcidentfrisa: en
- La pola: i, oraz
- La portugala: e (conj.)
- La rusa: и
- La slovaka: a, aj, logický súčin
- La sveda: och
- La turka: ve
- Tokipono: en
- Volapuko: e, ed