Vorto: kahelo
-
Plato el bakita kaj glazurita argilo, aŭ simila materialo, kiun oni uzas por pavimi aŭ tegi (surfacojn en domo, fornon kaj tiel plu).
la nobla sinjorino akceptis la filon en kabineto, ornamita per fajencaj kaheloj
sur unu muro, kovrita per emajlitaj kaheloj, troviĝis brilkolora bildo de granda monstro
Rimarko: La difino en estas pli preciza kaj pli vasta: «plato el ia ajn materi[al]o, krom ligno...»
En aliaj lingvoj
- La angla: tile, paving block, paver, flag
- La belorusa: кафля
- La bretona: karrell
- La ĉeĥa: kachel, kachlík
- La finna: (keramiikka)laatta, kaakeli
- La franca: carreau (de carrelage), dalle (pour un dallage)
- La germana: Kachel
- La hispana: baldosa, losa
- La hungara: csempe
- La nederlanda: tegel, tichel
- La pola: kafel (duży okładzinowy lub piecowy), kafelek (rzadko piecowy)
- La portugala: ladrilho, azulejo
- La rusa: кафель, изразец, плитка
- La slovaka: dlaždica, kachlička, kachľa, obkladačka
- La sveda: kakel
- La turka: döşeme taşı