Vorto: kadro
-
Borderaĵo, ordinare kvadrata, sed ankaŭ diversforma, el iu ajn materialo, per kiu oni ĉirkaŭigas pentraĵon, spegulon, fenestron kaj tiel plu.
la orita kadro mirinde reliefigis la nigran figuron de la maljunulino
malgranda insekto estas sub vitro kaj en kadro
la pentraĵoj sur la muro estis bone koloritaj litografaĵoj ili povis kosti po tri ĝis kvin ŝilingoj kaj la kadroj po unu dolaro
fenestro, kiu havis nigran ebonan kadron
-
Vidaĵo, kiu ĉirkaŭas ion.
la urbo kuŝis en kadro el freŝa verdaĵo
la palaco liveris bonegan kadron al nia kongreso
-
(figure) Ĉio, kio ĉirkaŭas ian okazaĵon: cirkonstancoj, kutimoj, reguloj, organizo, doktrino.
la disdonado de la diplomoj okazis samtage, en la kadro de adiaŭa vespero
la historia kadro de tiu citaĵo estas sufiĉe konata
establi novan organizon en la kadro de nia asocio
tiu agado okazas ekster la kadro de nia ofico
Ili ŝatis nur la kadron eklezian
ili nur profitas ĝian kadron eksteran
nenia nova vorto en tiu ĉi lingvo devas esti kreata el sonoj, kiuj sin ne trovas en la kadro de ĝia alfabeto
ni proponas nur krei neŭtralan eksteran kadron, kiu povus unuigi inter si ĉiujn memstare pensantajn homojn
aŭtonoma instituto en kadro de UN
subvencioj en la kadro de apogprogramoj
krevis la malnovaj kadroj de la sciencoj
En aliaj lingvoj
- La angla: frame
- La belorusa: рама, рамка
- La bulgara: рамка
- La ĉeĥa: rámec, rám (předmět)
- La finna: kehys, kehykset, raami(t), puitteet
- La franca: cadre
- La germana: Rahmen
- La hebrea: מסגרת
- La hispana: marco, cuadro
- La hungara: keret
- La kataluna: marc
- La nederlanda: lijst
- La pola: rama, ramka, obramowanie, kadr
- La portugala: quadro, moldura, caixilho
- La rumana: cadru
- La rusa: рама, рамка
- La slovaka: káder (osoba)
- La sveda: ram
- La turka: çerçeve
- La angla: frame, setting, backdrop
- La belorusa: абрамленьне
- La finna: ympäristö, tausta
- La germana: Umgebung
- La hispana: marco
- La kataluna: escenari, fons
- La nederlanda: kader
- La pola: obramowanie, otoczenie
- La rusa: обрамление
- La angla: framework
- La belorusa: абрамленьне, рамка, рамкі, мяжа, межы
- La finna: puitteet (kuv.), olosuhteet
- La germana: Rahmen
- La hispana: marco
- La kataluna: àmbit, quadre, esquema
- La nederlanda: kader
- La pola: tło, warunki, ramy
- La rusa: обрамление, рамка, граница