Vorto: kabino

  1. Kajuto, precipe de aeraj veturiloj, t.e. telfero, lifto, aerŝipo, aviadilo.

    • iuj kuras en subferdekojn, penetras en kabinojn de ŝipanaro kaj oficiroj

    • D. Kirchner el Köln okupiĝas per konceptado de sportglisilaj pilotkabinoj jam plurajn jarojn

    • kabino de ĝibraltara telfero veturas eksteren el Ĝibraltaraj Botanikaj Ĝardenoj al pinto de Roko de Ĝibraltaro

    • la F 13 estis unumotora subflugila aviadilo, kiu kapablis liveri 4 pasaĝerojn en fermita kabino

    • Rimarko: Kvankam «kabin» estas internacie uzata por veturila ĉambreto, ĝi ne harmonias kun «kabineto». Do la fundamenta «kajuto» estas preferinda.

En aliaj lingvoj