Vorto: kaŭzo
-
Tio, pro kio io estas aŭ iĝas tia, kiel ĝi estas.
la unua kaŭzo
la efika kaŭzo
la cela kaŭzo
-
Tio, pro kio io okazas; kialo.
kaŭzo de milito, de malsano
ne esti sen kaŭzo
la proceso, al kiu tiu ĉi bela loko donas la kaŭzon
tiam min malbeno ne miakaŭza subite min apartigis de la amatoj
-
Tio, pro kio oni faras ian agon.
mi havis multajn kaŭzojn, agante tiel
ŝi havis plenan kaŭzon por triumfi
mi ekvidas nun la kaŭzon de lia kolero
doni al iu kaŭzon por plendi
En aliaj lingvoj
- La belorusa: прычына
- La bretona: abeg, arbenn (abeg), kaoz (abeg), pennabeg, pennkaoz
- La franca: cause, motif (cause), origine (cause), pourquoi (subst., cause), raison (cause)
- La germana: Grund, Ursache
- La hungara: ok
- La kataluna: causa
- La nederlanda: oorzaak, reden
- La okcitana: causa
- La pola: powód, przyczyna
- La rumana: cauza
- La rusa: причина
- La sveda: orsak