Vorto: kaĉo

  1. Manĝaĵo simila al mola pasto, farita precipe el faruno miksita kun likvaĵo aŭ el legomoj longe kuiritaj kaj duonfluecigitaj per akvo.

    • kaĉo da fazeoloj, terpomoj

    • faruna kaĉo por infanoj

    • tro da kuiristoj kaĉon difektas

  2. (figure) Io konfuza, ĥaosa, senorda miksaĵo, en kiu oni ne plu vidas la strukturon de la konsistigaj partoj; ĝena situacio rezultanta el konfuzo aŭ miskompreno.

    • kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu

    • el faraĉo fariĝas kaĉo

    • do, mi diris al mi: «Jen vi sidas en la kaĉo! Ĉi tie vi mortos sur ĉi tiu malbenita insulo»

    • tiu ĉi kaĉo da problemoj, mankoj kaj absurdaĵoj fine kondukis al pereo de la ŝtatkapitalisma Sovetio

  3. (figure) Io simila al kaĉo.

    • kota, sanga kaĉo

En aliaj lingvoj

    • La angla: gruel, mush, porridge, puree
    • La belorusa: каша, пюрэ
    • La bulgara: каша
    • La finna: puuro, sose
    • La franca: purée, embrouillamini, bouillie, compote, marmelade, confusion (embrouillamini), désordre (embrouillamini), imbroglio, micmac
    • La germana: Brei
    • La hebrea: דייסה, מחית, פירה
    • La hispana: papilla, puré, gachas
    • La hungara: kása, pép
    • La kataluna: puré, farinetes
    • La nederlanda: brij, moes, pap, puree
    • La pola: kleik, papka
    • La portugala: papas, mingau, puréia, purée, purê
    • La rumana: terci
    • La rusa: каша, пюре
    • La sveda: gröt
    • La angla: hotch-potch, mess
    • La belorusa: каша
    • La bulgara: каша
    • La finna: sekasotku, soppa (kuv.), vyyhti (kuv.)
    • La hispana: confusión, mezcla
    • La hungara: pác (átv.), zűrzavar, slamasztika
    • La kataluna: garbuix, embolic
    • La nederlanda: zootje
    • La rusa: каша
    • La angla: slime, slush
    • La belorusa: каша
    • La finna: sotku
    • La hispana: fango, cieno
    • La hungara: pép, massza
    • La kataluna: fang, llot, llacor
    • La nederlanda: papje
    • La rusa: каша, кашица