Vorto: justeco

  1. Karaktero de tio kio estas konforma je la juro.

    • mi dubas pri la justeco de via postulo

    • doni, fari justecon al iu

  2. Morala virto, pri kiu oni respektas la rajtojn de proksimulo.

    • praktiki la justecon

    • nur per justeco staras fortike la tronoj

    • kaŝitajn donacojn akceptas malvirtulo por deklini la vojon de la justeco

En aliaj lingvoj

    • La angla: justice
    • La belorusa: справядлівасьць, права, законнасьць
    • La ĉeĥa: oprávněnost, spravedlnost
    • La franca: justice (caractère juste)
    • La germana: Gerechtigkeit
    • La hispana: justicia
    • La hungara: igazságosság
    • La itala: giustizia
    • La nederlanda: rechtvaardigheid
    • La portugala: justiça
    • La rusa: право, справедливость
    • La slovaka: spravodlivosť
    • La sveda: rättvisa