Vorto: junipero
-
Ĉiamverda arbeto el koniferoj kreskanta en malriĉaj grundoj, ankaŭ en altaj montaroj, kies beroj estas uzataj por aromigi brandon; genro el familio cipresacoj (Juniperus).
la vento skuis la malaltajn kaj maldensajn juniperojn
En aliaj lingvoj
- La angla: juniper
- La belorusa: ядловец
- La bretona: jenevreg
- La ĉeĥa: jalovec
- La franca: genévrier
- La germana: Wacholder
- La hispana: enebro
- La hungara: boróka
- La indonezia: jintan saru
- La itala: ginepro
- La kataluna: ginebre
- La nederlanda: jeneverbesstruik
- La persa: اُرس, سرو کوهی
- La pola: jałowiec
- La portugala: zimbro, junípero
- La rusa: можжевельник
- La slovaka: borievka (ker)