Vorto: juna
-
Kiu estas en la komenca fazo de sia vivperiodo, ankoraŭ kreskanta aŭ disvolviĝanta, ne tute maturiĝinta.
juna virino, knabo, ĉevalo, bovido, folio
lernu juna, vi scios maljuna
tio vere estas juna pizo, kiu elburĝoniĝis kun siaj verdaj folietoj
la ĉitiea Esperanto-movado estas tre juna
la pli juna filino
Rimarko: La frazo mi gratulis... la junajn geedzojn estas dubinda: ĉu temas pri la aĝo de la geedzoj (kaj tiusence ĝi estus tute bona: gratuli la junajn geedzojn pri la naskiĝo de ilia unua infano), aŭ eble «la junaj geedzoj» estas tio, kion en la moderna Esperanto oni nomas novgeedzoj?
-
Juneca.
oni povas esti juna ĉe la kvardeka jaro, kaj maljuna ĉe la dudeka
ŝi rejuniĝis post sia edziĝo
-
Antaŭ nelonge farita kaj ankoraŭ ne matura ‐ ne akirinta la plenan forton, la guston kaj tiel plu.
juna vino, fromaĝo
En aliaj lingvoj
- Ido: yuna
- La angla: young
- La belorusa: юны, малады
- La bretona: yaouank
- La ĉeĥa: mladý, mladistvý, nedospělý
- La franca: jeune (adj.)
- La germana: jung
- La hebrea: צעיר
- La hispana: joven
- La hungara: fiatal, ifjú
- La indonezia: muda
- La itala: giovane, nuovo
- La nederlanda: jong
- La okcidentfrisa: jong
- La pola: młody, młodociany
- La portugala: jovem, novo
- La rumana: tânăr
- La rusa: молодой, юный
- La slovaka: mladý
- La sveda: ung
- Tokipono: lili
- Volapuko: yunik