Vorto: juĝi
-
(transitiva) Laŭleĝe kaj jure decidi, ĉu iu estas kulpa aŭ ne, prava aŭ ne.
juĝi juste
homo, kiun oni devas juĝi estas juĝoto
la proceso, kiu estis juĝita hieraŭ
juĝi kiel arbitraciulo
ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj
li juĝu inter vi kaj mi
la historio lin juĝos senindulge
-
Esplori aferon, libron kaj tiel plu, kaj esprimi sian opinion pri tio; prijuĝi.
la recenzistoj severe juĝis la verkon
juĝi pri ies konduto
ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu
arbon oni juĝas laŭ la fruktoj
ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero
pri propra afero neniu juĝas libere
juĝi ion perfekta, iun tro severa
En aliaj lingvoj
- La angla: judge
- La bretona: barn
- La franca: juger
- La germana: urteilen
- La hebrea: לשפוט \שפט\, לדון (לשפוט), לחרוץ דין \חרץ\, לפסוק \פסק\
- La hispana: juzgar
- La hungara: ítél, ítélkezik, bíráskodik
- La itala: giudicare
- La portugala: julgar
- La rusa: судить, осудить, выносить приговор, вынести приговор
- La sveda: döma
- La franca: estimer
- La germana: beurteilen, rezensieren
- La hungara: ítél (minősít), megítél
- La nederlanda: oordelen, beoordelen
- La rusa: судить, обсуждать, решать, полагать, считать
- La sveda: bedöma