Vorto: ju
-
Adverbo, uzata antaŭ pli kaj malpli, responde al des, por montri ion de kies varioj dependas la varioj de alio.
ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta
ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko
ju pli da jaroj, des pli da suspekto
En aliaj lingvoj
- La angla: the (more, less)
- La belorusa: чым...
- La bretona: seul... (elfenn 1añ)
- La ĉeĥa: čím (čím-tím)
- La germana: je [... desto]
- La hebrea: ככל ש-
- La hispana: cuanto (más, menos, mayor, menor) (comparativo)
- La hungara: minél (pl. inkább)
- La kataluna: com..., com més...
- La nederlanda: hoe...
- La pola: im
- La portugala: quanto (comparativo)
- La rusa: чем...
- La sveda: ju