Vorto: joto

  1. La naŭa litero de la greka alfabeto (Ι, ι).

    • Rimarko: Troviĝas en PIV ankaŭ la duone Esperantigita formo «jota».

    • Rimarko: La plene esperantigitaj nomoj de la grekaj literoj prezentitaj en PMEG ne estas harmoniaj. En la okazo de la literoj finiĝantaj per a, la Esperanta O-finaĵo anstataŭas la liternoman finon (alfa -> alfo), dum en la aliaj okazoj la Esperanta O-finaĵo aldoniĝas al la liternoma fino (epsilon -> epsilono; mu -> muo; ksi -> ksio). Due, pluraj tiel kreitaj radikoj konfliktas kun aliaj esperantaj radikoj jam ekzistantaj en PIV (alfo, beto, gamo, kapo, roto) aŭ konfliktas en vorfarado ĉar, laŭ PMEG, oni ne uzu a-ligfinaĵon en kombinoj , tial ekzemple la PIV-a termino gamaradioj devus esti gamradioj, kiel iksradioj. Por pli da reguleco kaj eviti konfliktojn, alia eblo estas uzi la simplan esperantigitan formon jotao. [Alano Gerardo]

En aliaj lingvoj

    • La angla: iota
    • La franca: iota