Vorto: jido

  1. Lingvo uzata de orienteŭropaj judoj, ĝermana (germandevena), tamen enhavanta multajn hebreajn kaj slavajn vortojn.

    • la jida skribo uzas hebrean alfabeton

    • la hejma lingvo de la aŝkenazoj estis la jida lingvo

    • en jido al la germana W respondas ne «vavo», sed duliteraĵo «cvej vovn»

En aliaj lingvoj

    • La angla: Yiddish
    • La belorusa: ідыш
    • La bulgara: Идиш
    • La franca: yiddish (subst.)
    • La germana: Jiddisch
    • La hebrea: יידית, יידיש
    • La hungara: jiddis
    • La itala: yiddish
    • La kataluna: jiddisch, judeoalemany (subst.)
    • La nederlanda: Jiddisch
    • La portugala: Iídiche
    • La rusa: идиш
    • La sveda: jiddisch