Vorto: jes

  1. Interjekcio uzata por esprimi konsenton, aprobon, permeson pri la tuto da demando.

    • ‐ ĉu vi venos? ‐ jes, mi venos

    • ‐ ĉu mi povas eliri? ‐ jes

    • ĉiuj estis jesopiniaj pri tio

    • Rimarko: Sekve, ankaŭ esprimante konsenton pri la tuto da negativa demando, estas logika uzi «jes» laŭ la kutimo de la lingvoj orientaj (rusa, ĉina, japana): — Ĉu ŝi ne edziniĝis? demandis Marta. — Jes, iele tiel fariĝis, ke, kvankam ŝi estis bone edukita kaj bela, ŝi ne edziniĝis; — Ĉu mi ne kunestas kun vi? diris Ajna kaj poste ridetis kvazaŭ iom surprizite. — Jes, vi pravas, dum kelkaj semajnoj mi renkontis vin nur okaze kaj en la kunvenoj.. Tamen praktike laŭ la kutimo de la lingvoj okcidentaj «jes» en tiaj okazoj ofte rilatas sole al la verbo (kaj sekve esprimas negon de la tuto).

  2. Modala vorteto uzata por emfazi aserton de la frazo.

    • Ke tian karakteron la lingvo jes havas, tion oni ne povas serioze nei

    • Ene kuŝis bone enpakita griza tajpilo. Simpla kaj ĉiutaga. Ĝi jes surhavis la nomon «Valentina».

    • Ci ne komprenis, jes, ne komprenis!

    • Rimarko: Ĉi tian uzon PIV kaj PAG malrekomendas, supozante ke «tio eble devenas el konfuzo inter la germana ja kaj nia jes»; efektive, tia konfuzo ja okazis ‐ en tio ke la signifojn de la esperanta ja la PIV-PAGaj aŭtoroj konfuzis kun «jes». En la reala uzo ekzistas diferenco inter la konceda-kontrastiga mi ja diris... (tamen...) unuflanke, kaj la senrezerve certiga mi jes diris... (ne pridubu tion), aliflanke.

En aliaj lingvoj

    • La angla: yes
    • La belorusa: так
    • La bretona: ya
    • La bulgara: да
    • La ĉeĥa: ano, poslouchám
    • La ĉina: 是 [shì]
    • La finna: kyllä (myöntävänä vastauksena)
    • La franca: oui, d'accord (oui)
    • La germana: ja
    • La greka: ναι
    • La hispana: sí
    • La hungara: igen
    • La indonezia: ya
    • La itala: sì
    • La nederlanda: ja
    • La pola: tak
    • La portugala: sim
    • La rusa: да
    • La slovaka: počúvam, áno
    • La sveda: ja
    • La turka: evet
    • Volapuko: si
    • La rusa: бесспорно, конечно же