Vorto: je
-
Komuna prepozicio, kies senco estas nedifinita kaj kiun oni povas uzi, kiam la senco ne montras klare, kia prepozicio konvenas. Oni tamen uzu ĝin kiel eble plej malofte, kaj preskaŭ nur en la sekvantaj okazoj.
-
Antaŭ la komplemento de adjektivo.
mia vivo estas plena je zorgoj
malsana je la brusto
kapabla je ĉio
mi esperas, ke nia trupo estas sufiĉe libera je tiuj mankoj
mi ne estas inda je tiu honoro
riĉa je brutoj
avida je gloro
graveda je filo
-
Antaŭ la nerekta komplemento de verbo, precipe kiam tiu verbo havas jam rektan komplementon.
li kulpigis sian kamaradon je tiu friponaĵo
bone estas se vi tenos vin je unu afero
la ŝiprompiĝulo tenas sin je tabulo
la reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj
estas bone konsenti je tiu ĉi provo
ĉu vi ne kompatas je maljuna servisto?
mi ne kalkulis je tiu malhelpo
ili troviĝas senigitaj je ĉio kara al si
kredi je Dio
jen je kio mi persistas
malpacinte kun sia edzino, li eksedziĝis je ŝi
koniĝinte je tiu nobla homo, mi tuj amikiĝis je li
la avo mortis je ia nekomprenebla malsano
la libristo estis okupita je enskribado de ciferoj kaj notoj en grandan libron
malsaniĝi je la lepro
konsisti je, ludi je, atenti je, kompari je kontentiĝi je, sininteresi je
partopreni je
mi ridas je lia naiveco
la pozon duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida
-
Antaŭ la objekta komplemento de substantivo el verba deveno.
havi rajton je io
la akcepto je la kongresanoj okazis en la universitatejo
dum atendo je la pramo ili promenis
-
Antaŭ cirkonstanca komplemento de tempo, mezuro kc.
je la tria (horo)
je l' mateno
je la lasta fojo
je kioma horo foriras la vagonaro?
la abono finiĝas je la fino de julio
muro alta je kvin metroj
vi estas certe je duono da kapo pli alta ol mi
mi estas je unu jaro pli juna ol vi
la kanalo havas longon je 10 kilometroj
preni iun per la mano, je la kolo
je unu vespero la alilandulo sidis sur sia balkono
ŝi retiriĝis je kelke da paŝoj
je kiu prezo vi havas ĉambron?
ili ne volis aĉeti je kredito
la unuaj neĝflokoj dense falas teren je (kun) grandega ĝojo de la junularo
junuloj ofte suferas je (pro) absoluta manko de singardo
Ezopo vestiĝis je (per) sako
li disŝiris la vestojn je pecoj (en pecojn)
li ekdormis je eterne
En aliaj lingvoj
- La angla: indefinite preposition
- La ĉeĥa: na, o, předložka neurčitého významu, v, za (předložka neurčitých vztahů)
- La franca: de, à
- La germana: je, an, von
- La hispana: a, de
- La itala: a (prep.), di
- La kataluna: a
- La malaja: pada
- La okcitana: a
- La portugala: a (prep.), em (prep.)
- La rusa: в, на, (предлог с неопределённым значением)
- La slovaka: predložka neurčitého významu
- La sveda: av, på, till
- Tokipono: lon
- La angla: of, with, in
- La angla: of, at, for, in, on, from, with, about, over, by
- La angla: to, at, of, for, on
- La angla: at, in, by, from