Vorto: jaro

  1. Daŭro dum kiu la tero faras kompletan rondiron ĉirkaŭ la suno, proksimume 365 tagoj kaj 1 kvarono.

    • en la daŭro de du jaroj

    • per la saĝo aldoniĝos al vi jaroj da vivo

    • kiom da jaroj vi havas?

    • kiomjara vi estas?

    • mi estas dekjara

    • griza pro multjareco

    • centjara jubileo

    • centjarulo

  2. Kalendara periodo de proksimuma daŭro de unu tera ĉirkaŭsunado kun fiksitaj komenca kaj fina tagoj.

    • la jaro mil sepcent tridek dua

En aliaj lingvoj

    • La angla: year
    • La belorusa: год
    • La bretona: bloaz, bloavezh
    • La bulgara: година
    • La ĉeĥa: rok, rok (doba)
    • La ĉina: 年 [nián]
    • La franca: année
    • La germana: Jahr
    • La greka: έτος, χρόνος
    • La hispana: año
    • La hungara: év
    • La indonezia: tahun
    • La itala: anno
    • La kataluna: any
    • La nederlanda: jaar
    • La norvega: år
    • La okcitana: an
    • La persa: سال
    • La pola: rok słoneczny, rok astronomiczny
    • La portugala: ano
    • La rumana: an
    • La rusa: год
    • La slovaka: rok
    • La sveda: år
    • Volapuko: yel
    • La pola: rok kalendarzowy