Vorto: januaro
-
Unua monato de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro, inter decembro kaj februaro.
Januaro estas la unua monato de la jaro
la dek du monatoj de l' kristana jaro estas: Januaro, Februaro, Marto, tio estis en la lastaj tagoj de Januaro, terura neĝventego estis leviĝinta
Parizo, la 1an de januaro 1901
en januaro oni havas 10 gradojn super la nulo
la finiĝo de la monda vivo devis havi lokon la 6-an de Januaro
Rimarko: Kvankam la monatnomoj en la Fundamento estas majusklaj, nuntempe ili estas ofte uzataj minuskle analoge al la semajnotagoj. Fakte la monatoj ne estas unikaj individuoj, kiel personoj aŭ geografiaj objektoj kaj la minuskligo helpas distingi ilin de la personaj nomoj Julio kaj Aŭgusto.
En aliaj lingvoj
- Ido: januaro
- La afrikansa: Januarie
- La angla: January
- La belorusa: студзень
- La bretona: Genver
- La bulgara: януари
- La ĉeĥa: leden
- La franca: janvier
- La germana: Januar
- La greka: Ιανουάριος
- La hispana: enero
- La hungara: január
- La indonezia: Januari
- La itala: gennaio
- La japana: 一月 [いちがつ]
- La kataluna: gener
- La nederlanda: januari
- La okcidentfrisa: jannewaris
- La pola: styczeń
- La portugala: janeiro
- La rumana: ianuarie
- La rusa: январь
- La slovaka: január
- La sveda: januari
- La turka: ocak
- Loĵbano: pavma'i, kanbyma'i
- Tokipono: tenpo mun nanpa wan
- Volapuko: yanul