Vorto: jam

  1. Adverbo signifanta.

    • Rimarko: Z uzas iafoje jam kun aparta senco, kiu ekzistas en la slavaj kaj germana lingvoj sed ne estas konforma al la ĝenerala uzado de la ceteraj: en tiu okazo jam kun futuro signifas fine; pli malpli baldaŭ: ili estas iom malbonedukitaj, sed kun la tempo ili jam solidiĝos; ili tion ne povas ankoraŭ fari bone, sed la afero jam iros; ne ploru, vi iel jam venos tien. Tia uzo estas tute nerekomendinda.

    • Rimarko: Jam... ne. Tiu esprimo havas la sencon de jam 1 kaj 2 sekvata de ne: ve, multaj el niaj pioniroj jam ne vivas; centoj da miloj da radiketoj subtenas nian arbon, kiu jam (de nun) ne timas la venton; la naciaj lingvoj havas akcenton malregulan kaj malfacilan, kiun ili jam (de nun) ŝanĝi ne povas; li ne estas sufiĉe klera, sed lerni nun li jam (depost tiu momento) ne havas la eblon; eĉ se ni volus nun halti, ni jam ne povus; vidante la partiecon de la prezidanto, li jam (depost tiam) ne parolis (li tute ne parolis); kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas. Kiel oni vidas per tiuj lastaj ekzemploj jam... ne ne samsignifas ĉiam kiel ne... plu: sed ĝi montras precize ŝanĝon de stato, speciale neefektiviĝintan deziron aŭ intencon. Ne... jam. Tiu esprimo estas, laŭ la konsilo de Z, evitinda, kaj anstataŭigota per ankoraŭ... ne.

  2. Depost nun; ekde nun; senplie; senalie; sen plua atendo.

    • mi jam havas mian ĉapelon, nun serĉu vi vian

    • jam estas tempo iri domen

    • ni iras al nia celo jam kun plena trankvileco

    • riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun

    • ĉu vi forgesas jam, ke vi kristano estas?

  3. Tuj depost tiam; tuj ekde tiam.

    • post unu horo la forno estis jam varma

    • jam de tri tagoj mi ne fermis la okulojn

    • vi bezonas nur meti en la leteron iun vortareton, k la adresulo vin jam komprenos

    • kiel longe (depost kiam) vi estas jam fosisto?

    • jam dek jarojn (depost dek jaroj) li loĝas tie ĉi

    • tia uzado estus jam arbitraĵo kaj kondukus al ĥaoso

    • post unu sola duonhoro li ekposedas la tutan gramatikon k al li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de provizo da vortoj

    • vi bezonas nur simple ekpensi pri la esenco de tiu ĉi frazoj kaj vi jam komprenos, ke ne havas eĉ la plej malgrandan fundamenton

  4. Antaŭ nun.

    • se li jam venis, petu lin al mi

    • ĉu vi jam trovis vian horloĝon?

    • li jam kelkfoje demandis pri vi

    • mi jam diris al vi, ke mi foriras

  5. Antaŭ tiam.

    • kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron

    • kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita

    • mi ŝin enbrakigis, sed ŝi jam mortis

  6. Pli frue ol oni atendas aŭ atendis.

    • post semajno eble vi trovos jam ian sciigon

    • la verko estas jam preta

    • li kredas sukcesi kaj jam ridetas

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: ужо
    • La bulgara: вече
    • La ĉeĥa: už, již
    • La finna: jo, (kieltosanan seuratessa) enää
    • La franca: déjà
    • La germana: schon, bereits
    • La hebrea: כבר
    • La hispana: ya
    • La hungara: már
    • La itala: già
    • La malaja: sesudah
    • La nederlanda: reeds, al
    • La pola: już
    • La portugala: já
    • La rumana: deja
    • La rusa: уже
    • La slovaka: už
    • La sveda: redan, numera
    • Volapuko: ya
    • La angla: already, as of now
    • La angla: by then, by this time, yet, already
    • La angla: already, by now, before now, up to now
    • La angla: before then, already, beforehand
    • La angla: so soon, so early, already