Vorto: ja
-
Konjunkcio insiste indikanta jam konatan motivon aŭ kaŭzon.
«Tio tute ne estas via afero!» diris la sorĉistino, «vi ricevis ja monon, nun donu al mi nur la fajrilon.»
«Tie supre mi povas kuŝi», diris la malgranda Niko, kiam li ekvidis la tegmenton, «tio estas ja bonega lito»
— Kara Mario! — ŝi diris, — tiuj homoj ankaŭ bezonas laborenspezon kaj bezonas ĝin multe pli necese, pli forte, ol virinoj... ili ja estas patroj de familioj...
— Kiu povas scii, neniu ja vidis vin?
Ja nur tio estas fasto, kiu plaĉas al Mi
-
Konceda partikulo kiu, kombinite kun kontraŭigaj konjunkcioj ( sed, tamen kaj tiel plu), plifortigas ilin.
li estas ja mia amiko, sed mi ne aprobas lian konduton
li ja estas plene kulpa, tamen oni devas lin kompati
-
En buŝa parolo, esprimas emocian atentigon.
«Sed li ja estas tute ne vestita!» subite ekkriis unu malgranda infano
En aliaj lingvoj
- La angla: indeed, surely, decidedly, after all (informal)
- La belorusa: ж, жа
- La ĉeĥa: ovšem, přece, přece, sice, vždyť
- La finna: kyllä (vahvistussana), -han, -hän, toki
- La franca: certes, effectivement, il est vrai que, en fait, bien (effectivement)
- La germana: ja
- La hebrea: אמנם
- La hispana: ciertamente, efectivamente
- La hungara: hiszen
- La itala: certamente (rafforzativo), ovviamente (rafforzativo), de facto (rafforzativo)
- La nederlanda: wel
- La pola: *wszakże, przecież, ależ
- La portugala: certamente, com certeza, de fa(c)to
- La rusa: *ведь, же
- La slovaka: ovšem, veď, však
- La sveda: ju
- Tokipono: kin
- La finna: tosin, -han, -hän
- La germana: zwar
- La hungara: ugyan, bár, jóllehet
- La kataluna: certament, de debò, en efecte, en veritat
- La malaja: sungguh benar
- La nederlanda: immers
- La nederlanda: toch