Vorto: iu
-
Nedifina pronomo uzata por montri personon.
iu venis
iu tion diris al mi
mi restigos iujn el la homoj ĉi tie
tion diris al mi iu, kiu bone tion scias. ‐ Tiu iu mensogis
li estas ja pli merita ol iu ajn
-
Nedifina pronomo uzata por montri personon aŭ aĵon, konsideratan individue kaj aparte inter aliaj samspecaj.
iuj el la libroj estas ŝiritaj
Rimarko: Ĉi-okaze iu similas al nedifina artikolo.
-
Nedifina adjektivo, uzata por montri, ke la persono aŭ objekto estas konsiderata kiel simpla unuo inter aliaj samspecaj.
iuj homoj havas apartajn kapablojn por la matematiko
mi legis tion en iu libro mia
Rimarko: Iu montras la individuecon de homo aŭ objekto kontraste kun la tuto de samaj aliaj. Ia montras la specialan kvaliton de homo aŭ objekto kontraste kun la malsamaj kvalitoj de la aliaj.
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: kdosi, kterýsi, leckterý, mnohý, někdo, některý
- La franca: quelqu'un
- La germana: jemand
- La hispana: alguien
- La hungara: valaki
- La kataluna: algú
- La nederlanda: iemand
- La okcitana: qualqu'un
- La pola: ktoś
- La portugala: alguém (pronome indefinido)
- La rumana: cineva, un oarecare
- La rusa: некто, кто-то, кто-нибудь, кто-либо
- La slovaka: niekto
- La sveda: någon
- Tokipono: jan
- Volapuko: ek
- La franca: certains, quelques-uns
- La germana: einer, eine, eines, welche, irgendwelche
- La hispana: algún
- La hungara: valamelyik (közülük), egyik (közülük)
- La kataluna: algun
- La nederlanda: een of andere, enkele, enkelen
- La okcitana: qualques unes, d'unes
- La pola: jakaś, jakiś, jakieś, ktoś
- La portugala: algum (pronome indefinido)
- La rumana: un anumit
- La rusa: некоторый, какой-то
- La franca: un certain, quelque
- La germana: irgendein, irgendwelche
- La hispana: algún
- La hungara: valamelyik (egy bizonyos), egy bizoynos
- La kataluna: algun
- La nederlanda: enkele
- La okcitana: un certan, qualque
- La pola: jakiś, któryś, niejaki, niektóry
- La portugala: algum
- La rusa: некоторый, какой-то