Vorto: iri
-
(netransitiva) Moviĝi de iu loko al alia.
iri paŝe, galope, piede, ŝipe, ĉevale
piediri, ŝipiri
la ĉevalo, veturilo, aeroplano, rivero iras rapide
iri sur la strato, sur la maro, tra la aero, laŭlonge de la rivero
el interne de la fajro iris tre hela lumo
-
(netransitiva) Moviĝi al iu difinita loko aŭ celo.
iri en la urbon, en la lernejon, al la fonto
li iradis tre ofte en la teatron
iri al la patro, ĉe la patron
iri al la kongreso, al la diservo
iri hejmen
kien vi iras?
iri ĉe la kuraciston, ĉe la notarion
la rivero iras al la maro
iri promeni
iri ĉerpi akvon
iri renkonte al iu
iri sian vojon
iri rekte laŭ la vojo
iru laŭ la vojo de la prudento
multe irata strato
tra la fenestro la vaporo iras sur la korton
de tie iras du ŝoseoj al la haveno
la vojo iras al la urbo
la muro iras de la domo ĝis la lago
-
(netransitiva) Funkcii per interna movo.
la horloĝo iras bone laŭ la minuto
ĉu la maŝino iras?
-
(netransitiva) (figure) Prospere aŭ malprospere progresi.
kiel iras la proceso, la entrepreno, la komerco?
sen mensoga rekomendo ne iros la vendo
ĉio glate iros
la fratiĝado de la homaro irados antaŭen ĉiam pli kaj pli potence
En aliaj lingvoj
- La angla: go
- La bulgara: вървя, ходя
- La ĉeĥa: jít
- La franca: aller (v., tous sens), marcher (fonctionner), tourner (fonctionner), fonctionner
- La germana: gehen
- La hispana: ir
- La hungara: megy, jár
- La kataluna: anar
- La kurda: çûyîn, çûn
- La nederlanda: gaan
- La okcitana: anar
- La pola: iść
- La portugala: ir
- La rusa: идти
- Volapuko: golön
- La hungara: megy
- La hungara: jár (működik), működik
- La hungara: megy (halad), halad