Vorto: iom
-
Nedifinita sed plej ofte negranda kvanto aŭ nombro.
donu al mi iom da teo, iom da pano
preni iom el la sango
mi volus havi iom de tiu kuko, iom el via riĉeco
iom da tempo
en ĉiu malbono estas iom da bono
Rimarko: Teorie la vorto iom povas referi al ajna kvanto aŭ grado, sed en praktika uzado preskaŭ ĉiam temas pri kvanto aŭ grado, kiu ne estas granda. En okazoj, ke oni volus neambigue diri, ke temas pri malgranda kvanto aŭ grado, oni povas elekti uzi la vorton iomete anstataŭe.
-
En nedifinita sed plej ofte nealta grado aŭ mezuro.
post du horoj estis nur iom varmeta
per helpo de vortaro mi komprenis iom vian leteron
iom malfrue
sed nun pensu iom ankaŭ pri viaj propraj infanoj
mi ankaŭ aŭdis kaj mi iom kredas
En aliaj lingvoj
- La angla: some, a certain number, to some degree, to a certain extent
- La franca: une certaine quantité, un certain nombre
- La germana: einige
- La hungara: valamennyi
- La nederlanda: enigzins, een aantal, een zekere hoeveelheid, een zekere mate
- La rusa: несколько, сколько-то, некоторое количество
- La hungara: kissé, kicsit, valamennyire
- La rusa: несколько, в какой-то мере