Vorto: io

  1. Nedifina pronomo, montranta objekton, aferon, ideon, fenomenon kiun oni ne povas aŭ ne volas indiki precize.

    • kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan

    • io mankas en la skribilaro

    • ĝi ne estas ankoraŭ io grava

    • saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion

    • mi aŭdis, ke li pro io forveturis

    • pli bona io ol nenio

    • «Vidu, nun mi estas brusta pinglo!» diris la flikilo, «mi sciis, ke mi atingos honoron, el io fariĝas io!»

    • Rimarko: Io neniam estas uzata pri personoj. Sed oni ĝin uzas fojfoje kiel determineblan nomon: sed kio estis la aldona io, pri kiu vi parolis?; se iu ion okupas, tiam en tiu momento la io estas okupata de la iu. En tia okazo, la korelativa rilatpronomo povas esti kiu (kiel por substantivoj), kaj ne kio (kiel por la pronomo): en la dirita lando estas nun farata io, kio nin kiel Esperantistojn ne povas ne tuŝi; tamen: kaj ambaŭ opiniis, ke en ĝi troviĝas multe da io, kio similas al ilia propra historio, kaj ĝuste tio plej bone plaĉis al ili.

    • Rimarko: Zamenhof skribis [Lingva Respondo 18, La Revuo, 1907, Junio]: Pri «ioj», «tioj», «kioj» kaj tiel plu. Teorie la ĵus diritaj formoj tute bone povas havi multenombron tiel same, kiel ili havas akuzativon; sed en la praktiko mi ne konsilas al vi uzi la diritajn vortojn en multenombro, ĉar laŭ mia opinio ilia senco tion ĉi ne permesas. «Tio» prezentas ja ne ian difinitan objekton, sed ian bildon (aŭ abstraktan ideon), kaj bildo restas ĉiam ununombra sendepende de tio, ĉu ĝi konsistas el unu objekto aŭ el multaj. Tamen se aperas ia tre malofta okazo, kiam la logiko postulas, ke ni uzu la diritajn vortojn en multenombro, tiam la gramatiko de nia lingvo tion ĉi ne malpermesas. Ekzemple: lia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj ĉiu aparte per si mem estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al li grandan forton.

  2. Nedifina pronomo, montranta iun objekton el serio da similaj, ne gravas kiun.

    • ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero

    • ĉu vi havas ion por manĝi?

    • li fajfis ion el Verdi

En aliaj lingvoj

    • La angla: something
    • La belorusa: штосьці, нешта
    • La bulgara: нещо
    • La ĉeĥa: cosi, něco
    • La franca: quelque chose
    • La germana: etwas
    • La hispana: algo
    • La hungara: valami
    • La nederlanda: iets
    • La pola: coś
    • La portugala: algo (pronome indefinido)
    • La rumana: ceva, termen general pentru lucruri nedefinte (nementionate)
    • La rusa: нечто, что-то, кое-что
    • La slovaka: niečo, dačo, čosi
    • Tokipono: ijo
    • Volapuko: bos
    • La angla: anything
    • La belorusa: што-небудзь, што заўгодна
    • La portugala: alguma coisa
    • La rusa: что-нибудь, что-либо