Vorto: intesto
-
Parto de la digesta aparato de homo kaj bestoj, en formo de elasta tubo, lokita en la ventro.
dika, maldika, rekta, blinda intesto
kaj al tio ankoraŭ la malsato ‐ baldaux ŝi havis la senton, kvazaŭ ŝiaj intestoj sin mem formanĝas kaj ŝi fariĝas interne tute malplena, terure malplena
poste li distranĉis la ventron kaj tra la truo rapide eltiris la intestojn, koron kaj pulmojn
ĉe bestoj senstomakaj ne estas ezofago, kaj tuj post la faŭko komenciĝas intesto
En aliaj lingvoj
- La angla: intestine
- La belorusa: кішка
- La bulgara: черво
- La ĉeĥa: intestinum, střevo
- La franca: intestin
- La germana: Darm
- La hispana: intestino
- La hungara: bél
- La indonezia: usus
- La itala: intestino
- La kataluna: intestí
- La nederlanda: darm
- La pola: jelito
- La portugala: intestino, tripa
- La rusa: кишка
- La slovaka: črevo
- La turka: bağırsak