Vorto: interpelacio

  1. Publika demando farita de deputito en parlamento al ministro por ricevi klarigojn pri la agoj de la registaro.

    • projekto Spaco ne povus travivi interpelacion, ĝi bezonas publikan fidon

    • li faris interpelacion interalie por demandi, «ĉu Eŭropa Komisiono intencas instigi la membro-ŝtatojn enkonduki studprogramon pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto »

    • multaj liaj tekstoj estis konfiskitaj kaj publikitaj nur post interpelacio

En aliaj lingvoj

    • La angla: interpellation
    • La bulgara: интерпелация
    • La ĉeĥa: interpelace
    • La franca: interpellation (parlementaire)
    • La germana: ,
    • La hispana: interpelación
    • La hungara: interpelláció
    • La nederlanda: interpellatie
    • La pola: interpelacja
    • La portugala: interpelação (política)
    • La rusa: запрос (в парламенте), интерпелляция
    • La slovaka: dopyt, žiadosť o vysvetlenie