Vorto: inter
-
La pozicion de iu aŭ io en la spaco, kiu apartigas du aŭ plurajn personojn aŭ objektojn.
inter la fenestro kaj la pordo estas tablo
inter Francujo kaj Polujo kuŝas Germanujo
rompu la murojn inter la popoloj
esti inter martelo kaj amboso
sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono
inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas supo
la rivero fluas inter du vicoj da salikoj
esti enfermita inter kvar muroj
dum du tagoj li restis inter vivo kaj morto
heziti inter du devoj, inter sia devo kaj sia amo
Rimarko: Pri uzo de inter kun akuzativo, vidu al inter, inter...-n.
-
La pozicion de io en la tempo, kiu apartigas du aŭ plurajn momentojn aŭ faktojn.
venu ĉe min inter la dekdua kaj la kvara
inter la leviĝo kaj la subiro de la suno
-
La situacion de iu aŭ io en aro da personoj aŭ objektoj; = en la mezo de, en la nombro de.
inter lupoj kriu lupe
eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj
vivi inter kamparanoj
li estas la plej juna inter la konkurantoj
estas al mi plaĉe inter vi
ili dividis inter si la profiton
inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infano devis ĉerpi akvon
se vi pistos malsaĝulon en pistujo inter griaĵo, lia malsaĝeco de li ne apartiĝos
elekti inter pluraj
oni lasis lin inter la mortintoj
-
La rilatecon, kiu kunigas du aŭ plurajn personojn akordiĝantaj aŭ malakordiĝantaj.
tagmanĝo inter amikoj
inter ni dirite
libere komunikiĝadi inter si
la judoj edziĝas inter si
la konsento inter proksimaj nacioj
komuna devas esti ĉio inter geedzoj
la loto decidos inter ili kaj ĉesigos la disputon
Dio juĝos inter ni
mensogoj kaj kalumnioj arte kreas malamon inter unuj gentoj kaj aliaj
semi malpacon inter fratoj
la milito inter Romo kaj Kartago
intere de la fratinoj kreskis la fileto
En aliaj lingvoj
- La angla: between
- La ĉeĥa: inter, mezi
- La franca: entre
- La germana: zwischen
- La hispana: entre
- La hungara: között
- La nederlanda: tussen
- La pola: między, pomiędzy
- La portugala: entre, no meio de
- La rusa: между
- La slovaka: medzi
- La angla: between
- La hispana: entre
- La nederlanda: tussen
- La pola: między
- La rusa: между
- La angla: among, amid, between
- La franca: parmi
- La germana: unter
- La hispana: entre, en medio de
- La nederlanda: onder
- La pola: między, pomiędzy, wśród, pośród
- La rusa: между, меж, среди
- La angla: among, between, amid
- La hispana: entre
- La nederlanda: onder
- La pola: między, wśród, pośród
- La rusa: между, среди