Vorto: intenci
-
(transitiva) Konscie kaj klare ekvoli fari ion en nedifinita tempo.
intenci fari ion
li intencis plibonigi sian konduton, sed lia volo estas tro malforta
intenci malbonon, malicon, ian friponaĵon
jam de longe mi intencas viziti vin, sed mi nescias, ĉu mi povos dum tiu ĉi monato
En aliaj lingvoj
- La angla: intend
- La ĉeĥa: mít v úmyslu, zamýšlet
- La franca: avoir l'intention de, projeter de, viser à
- La germana: beabsichtigen, intendieren
- La hispana: tener la intención, intentar
- La hungara: szándékozik
- La nederlanda: van plan zijn
- La pola: zamierzać, mieć zamiar, mieć intencję
- La portugala: tencionar, intentar, pretender
- La rusa: намереваться
- La slovaka: hodlať, mieniť, zamýšľať