Vorto: instrui

  1. Transdoni al iu sciencajn metodajn konojn aŭ utilajn precizajn sciojn.

    • dancu la dancisto, kaj muziku la muzikisto, sed instruu nur la instruituloj

    • instrui infanon pri gramatiko

    • instrui gramatikon al infano

    • la Eternulo ordonis instrui al vi la leĝojn

    • li instruas miajn brakojn streĉi pafarkon

    • oni instruis ŝin danci kaj paradi

    • mi instruos vin, kion vi devas paroli

    • instrui al iu, kiel (li povos) sukcesi

    • mi instruos , kio estas moki min

    • instrui iun per sia ekzemplo

    • por ke la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni la tekston

    • la instruita mondo

    • tre alte instruita homo

    • tiaj instruitaj paroloj tre imponas

  2. (figure) (parolante pri okazaĵoj) Montri al iu la laŭcelan konduton.

    • nin instruas eraro, kiun faras najbaro

    • instruita de la malfeliĉo

    • praktika sperto nin instruas, ke...

    • tio instruos al vi singardemon

En aliaj lingvoj

    • La angla: teach, instruct
    • La belorusa: вучыць, навучаць, выкладаць, настаўляць
    • La bulgara: преподавам
    • La ĉeĥa: instruovat, poučovat, učit, vyučovat
    • La franca: apprendre (à quelqu'un), enseigner, instruire
    • La germana: lehren, unterrichten
    • La hispana: enseñar, instruir
    • La hungara: tanít, oktat
    • La indonezia: [ajar] mengajar, [ajar] mengajarkan
    • La nederlanda: onderwijzen
    • La pola: uczyć, nauczać, pouczać, instruować, kształcić
    • La portugala: instruir, lecionar, ensinar
    • La rusa: обучать, учить, преподавать, наставлять
    • La slovaka: ponaučiť, učiť, vyučovať, školiť
    • Volapuko: tidön