Vorto: instali

  1. (transitiva) Meti ion ien kaj fari ĉion necesan, por ke ĝi bone funkciu.

    • instali maŝinon, novan ilaron, elektron, banĉambron, kurson, fabrikon, hospitalon, bibliotekon

    • instali firmon eksterlande, fontanon sur placo

    • la duan li instalis en Dan

    • - Banujon mi instalis, kriis Bakŝiŝev

    • bone instalita oficejo

    • la dormĉambro de Hadda estis lukse kaj delikatguste instalita

    • instali programaron en sian komputilon

  2. (transitiva) Meti iun en taŭgan lokon.

    • li, antaŭĝuante laboron, frotis siajn manojn kaj haste sin instalis ĉe la tableto

    • la kapuĉulo estis sin instalinta sur tripieda tabureto

    • «Massolit» sin instalis en Gribojedovo tiel bone kaj komforte, ke ion pli oportunan ne eblas eĉ imagi

    • Rimarko: Estas strange, ke tiu senco aperas plej ofte en pronomaj verboj. Se eblas komforte instali sin en fotelo, kial ne instali iun alian?

  3. (transitiva) Enpostenigi, enoficigi.

    • vi scias, ke la reĝo volas instali Omaron kiel administranton de la reĝaj bienoj

    • instalis lin por la rolo de ĉefa heroo en la vodevilo «Pavel Ivanov»

    • oni instalis miksitan estraron

    • ĉiuj, kiuj regas la ŝtaton, ĉiuj, kiuj direktas la publikan opinion, ĉiuj instalitaj personoj , ĉiuj influhavaj homoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: install
    • La ĉeĥa: dosadit, instalovat, nastolit, osadit, umístit, uvést do provozu, uvést v úřad, zavést
    • La franca: installer (qc), monter (installer), agencer, aménager, arranger (fournir en équipement), équiper, implanter (établir dans un lieu)
    • La germana: installieren
    • La hispana: instalar
    • La hungara: létesít, telepít, beszerel, felállít
    • La nederlanda: installeren
    • La portugala: instalar
    • La rusa: установить
    • La slovaka: dosadiť zaviesť, inštalovať, zariadiť
    • La taja: ติดตั้ง
    • La franca: installer (qn qp), mettre (qn qp), placer (qn qp)
    • La hungara: elhelyez, felállít
    • La rusa: поместить, разместить
    • La franca: mettre à un poste, introniser (mettre à un poste), donner l'investiture (à)
    • La hungara: alkalmaz (állásban), beiktat
    • La rusa: назначить
    • La taja: แต่งตั้ง