Vorto: inici
-
(transitiva) Enkonduki en konon pri afero pli-malpli sekreta aŭ malsimpla (religio, sekto, scienco...).
inici iun pri la sekretaj ritoj de Osiris
inici disĉiplon en la filozofion
la infanoj inicataj al la metia laboro
mi estis tutcerta, ke troviĝas en tiu fabriko eble eĉ ne du homoj, kiuj ne estis inicitaj en la komploton
tiu libro estas bona matematika inicilo
En aliaj lingvoj
- La angla: initiate, introduce to, let into
- La ĉeĥa: uvádět, uvést, zasvětit (do řádu, studia, tajně do sekty)
- La franca: initier, introduire (à un savoir), former (à un savoir)
- La germana: einweihen (in etw.)
- La hispana: iniciar
- La hungara: bevezet (pl. tudományba), beavat (pl. titokba)
- La nederlanda: inwijden (in)
- La portugala: iniciar (em religião, ciência ou similar)
- La rusa: посвятить (кого-л. во что-л.), приобщить (кого-л. к чему-л.)
- La slovaka: zasvätiť, zaučiť