Vorto: informi
-
Doni al iu sciigojn aŭ klarigojn pri io de li ankoraŭ ne konata.
mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo
mi devos unue informi la aŭtoritatojn
mi devas informi vin pri io... malĝojiga novaĵo, tre malĝojiga
ni havas la honoron informi vin , ke ni malplialtigas niajn prezojn
informu lin, ke la libro estas elĉerpita
senprokraste informi iun pri la akcidenta morto de lia filo
informi kandidaton pri la programo
bonvolu informi min, ĉu vi akurate ricevis la jarlibron
iu malsaĝulo fuŝ-informis ŝin dirante, ke mi foriris
li ne konas min pli bone, ol liaj informintoj
bone informita homo, gazeto
nur neinformitoj povas ankoraŭ dubi pri tio, kion eĉ famaj lingvistoj devis konfesi
nur miskompreno kaj nesufiĉa informiteco pri nia movado igis vin skribi
En aliaj lingvoj
- La angla: inform
- La belorusa: паведамляць, інфармаваць
- La ĉeĥa: informovat, oznámit
- La franca: informer (mettre au courant), avertir, aviser, faire savoir, instruire (informer), mettre au courant, mettre au fait, renseigner (mettre au courant)
- La germana: mitteilen, in Kenntnis setzen, informieren
- La hispana: informar, avisar, hacer saber, advertir
- La hungara: tájékoztat, felvilágosít, informál
- La nederlanda: meedelen, inlichten, informeren
- La portugala: informar
- La rusa: сообщить, информировать
- La slovaka: informovať
- La turka: bildirmek