Vorto: influi
-
Morale aŭ materie efiki al iu aŭ io, iagrade modifi ĝian funkciadon.
la varioj de vetero influas al la nervoj
la malsano influis lian humoron
mi volas neniel influi vin
bonaj ekzemploj pli forte influas ol admonoj
tiu argumento tre forte influos sur mia(n) decido(n)
influi la sorton de la lando
li estas ĉiam influata de sia pliaĝa frato
tiuj gramatikaj formoj influas unu la alian
la homa volo senĉese influas sur la lingvaj(n) aferoj(n)
oni kredis iam, ke la astroj influas super la sorto
En aliaj lingvoj
- La angla: affect, influence
- La belorusa: уплываць
- La ĉeĥa: mít vliv, ovlivnit, ovlivňovat, působit na něco, účinkovat na něco
- La franca: influencer
- La germana: beeinflussen
- La hispana: influir
- La hungara: befolyásol, hat rá
- La kataluna: influir, influenciar
- La nederlanda: beïnvloeden
- La portugala: influir
- La rusa: влиять
- La slovaka: mať vplyv, účinkovať na niečo