Vorto: indo
-
Eco de tio aŭ tiu, kiu meritas esti trafita de la ago esprimata de la radiko.
-
Merito.
grajno da malbono por la okul' de l' mondo ofte kovras la indon de plej bona homo
-
Respekto, kiun oni konscias meriti per sia konduto; digno.
ne respektante nian indon
punindan krimon vi lasis sen konvena puno, kian postulis via indo
preni indecan mienon
-
Valoro.
mia vivo ne havas por mi indon
la reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: cena, zásluha
- La franca: dignité (mérite), mérite, valeur (mérite)
- La hispana: dignidad (mérito), mérito
- La portugala: dignidade
- La rusa: достоинство
- La slovaka: zásluha
- La hungara: érdemesség, kiérdemeltség
- La nederlanda: waarde
- La hungara: méltóság
- La nederlanda: waardigheid
- La hungara: érdem, érték
- La nederlanda: waarde