Vorto: imperio
-
Granda plurnacia regno, kiu povas esti bazita sur militforto, ideologio aŭ dinastia principo, kutime monarkio kies estro sin rigardas supera al la reĝoj.
la rom-germana imperio
la «sankta romia imperio de la germana nacio»
la napoleona imperio
en 1079 Seborgo iĝis vera princlando interne de la Sankta Romia Imperio
dum la Persa Imperio, en Irano ĉiam la reĝoj havis sonĝo-interpretistojn
la han-genta regno en la suda Ĉinio estis alsorbita al la mongola imperio ― tio estis la unua fojo kiam la tuta Ĉinio estis sub fremda regado
meze de la 17a jarcento, la tuta Ĉinio falis, por la dua fojo, sub la agreso de barbaroj, tiufoje de la manĉuroj, kies imperio daŭris ĝis 1911
-
La tuto de granda regno kun siaj kolonioj.
la franca, brita imperio
akiri al si gravan kolonian imperion
-
(figure) Granda kaj kutime supernacia kompanio.
la imperio de Majkrosoft
En aliaj lingvoj
- La angla: empire
- La belorusa: імпэрыя
- La ĉeĥa: impérium, říše
- La franca: empire (politique)
- La germana: Reich, Imperium, Reich, Imperium, Großreich, Weltreich
- La hispana: imperio
- La hungara: birodalom, impérium
- La kataluna: imperi
- La nederlanda: keizerrijk, rijk
- La persa: امپراطوری
- La pola: imperium, cesarstwo, rzesza
- La portugala: império
- La rusa: империя
- La slovaka: cisárstvo, impérium, ríša
- La nederlanda: imperium
- La pola: imperium
- La nederlanda: imperium
- La pola: imperium