Vorto: ikono
-
En la antikva kaj orienta kristanismo, sankta bildo, tempere farita sur tabuleto, prezentanta (kaj reprezentanta) Jesuon, la Dipatrinon, sanktulon aŭ anĝelon, uzata por preĝi (kontraste al ilustraj bildoj prezentantaj epizodojn el la Sankta Skribo instrucele).
ekspozicio de ĝis nun ne elmontritaj ikonoj de ortodoksaj monaĥejoj
en la monaĥejo Sankta Naumo, situanta proksime al Ohrid, oni ekspoziciis famajn ikonojn mezepokajn, kreitajn de albanaj pentristoj
dum ses jaroj laboris masonistoj, ĉarpentistoj kaj ikonopentristoj – kaj denove la kirko reaperis sur la sama loko
verkoj kaj ikonoj de la «socialisma realismo”
-
(figure) Adorato, kvazaŭsanktulo.
la vidaĵoj de super-ĝojo kaj aflikto de atletoj fakte estas plejparte stimulado de la mito, kiun ni kreas pri ili kiel gloritaj ikonoj de individuismo
-
simbolo
En aliaj lingvoj
- La angla: icon, ikon
- La belorusa: абраз, ікона
- La ĉeĥa: ikona
- La franca: icône (rel.)
- La germana: Ikone
- La hungara: ikon
- La nederlanda: icoon
- La portugala: ícone (cristianismo)
- La rusa: икона
- La slovaka: ikona