Vorto: igi

  1. (transitiva) Verbo havanta la saman sencon kiel la sufikso (Kp. ĉe la komenco); ĝi diferencas de fari, per tio, ke fari signifas, ke io estas ŝanĝata de ia ekstera kaŭzo, dum igi nenion precizigas pri la kaŭzo, kaj havas sekve pli vastan amplekson.

    • li igis fari al si veston

    • mi igis rakonti al mi la novaĵon

    • igis tion supozi ŝiaj hipokrite mallevitaj okuloj

    • Rimarko: Kvankam la ordo de la vortoj estas sufiĉe libera en Esperanto, oni kutimas, pro klareco, meti inter igi kaj la infinitivo la subjekton de tiu infinitivo, kaj post la infinitivo ties komplementon: tiu ĉi brava konduto de nia junularo igos Sargonon pripensi, kaj faros lin pli cedema; kolero de reĝo estas kuriero de morto, sed homo saĝa igas ĝin pardoni; kio do igis ilin vagadi? ne ekzistas alia bono por la homo, krom manĝi kaj trinki kaj igi sian animon ĝui plezuron de lia laborado la bezono de viaj servoj igis nin vin voki; la amuzo igis min forgesi pri la horo; mi igis lin forkuri; la farmisto igis siajn amikojn manĝi la kokinojn; trovi rimedojn por […] igi [la mondon] kiel eble plej baldaŭ […] komenci uzadi la proponatan lingvon.

En aliaj lingvoj

    • La angla: cause to become
    • La belorusa: рабіць (нечым, якімсьці), прымусіць (штосьці зрабіць)
    • La ĉeĥa: dělat (něco nějakým), přimět, svést, učinit, činit něco nějakým
    • La franca: faire (+ infinitif), rendre (tel ou tel)
    • La germana: machen, veranlassen
    • La hispana: hacer que
    • La hungara: -tat, -tet, tesz (valamilyenné, valamivé), ösztönöz
    • La nederlanda: doen, maken
    • La portugala: fazer, tornar
    • La rusa: сделать (каким-л.), заставить (что-л. сделать)
    • La slovaka: robiť niečo nejakým, učiniť