Vorto: ido
-
Naskito, filo aŭ filino rilate al ambaŭ aŭ ajna el siaj gepatroj.
justa kaj helpema li estas, humila kaj rajdanta sur azeno, sur ido de azenino
ĉi tiuj transmaraj barbuloj, idoj de hundoj, fratoj de Fenicianoj kaj Hebreoj!
ĉe la marbordo alvenis la idoj de aero
-
Homa ido, infano, filo aŭ filino.
geedzoj kun multaj idoj
la infanoj devos esti idoj de kiel eble plej kapablaj personoj
sed venu ĉi tien vi, ho filoj de sorĉistino, idoj de adultulo kaj malĉastulino!
ĉu povas virino forgesi sian infaneton kaj ne kompati la idon de sia ventro?
ĉu vi ne estas infanoj de krimo, idoj de mensogo?
Berveling estas vera ido de la ekumenisma epoko
-
Praido.
mi estas filo de saĝuloj, ido de antikvaj reĝoj
-
Disĉiplo.
la idoj de Apolono, de Orfeo, de Platono, de Lutero, de sankta Bruno
En aliaj lingvoj
- La angla: young
- La belorusa: дзіця, нашчадак
- La ĉeĥa: descendent, dítě, potomek
- La franca: petit (d'un animal), descendant, disciple, héritier (disciple), rejeton
- La rusa: детёныш, потомок, порождение
- La slovaka: dieťa, mláďa, potomok
- La germana: Baby, Kind, Sprössling
- La hungara: gyerek, kölyök, sarj
- La nederlanda: kind
- La pola: dziecko
- La portugala: filho
- La rusa: дитя, чадо
- La sveda: bebis, barn
- La germana: Nachkomme
- La hungara: ivadék, utód
- La nederlanda: afstammeling
- La pola: potomek
- La portugala: descendente
- La rusa: дитя, потомок
- La sveda: avkomma
- La hungara: követő
- La nederlanda: discipel
- La pola: uczeń
- La rusa: последователь, питомец