Vorto: ideo
-
Abstrakta koncepto de la spirito pri objektoj aŭ ecoj; pensaĵo, komprenaĵo.
havi nenian ideon pri la muziko, pri justo kaj maljusto
vera, falsa, ĝusta, klara, malklara ideo
per asociado de la ideoj
ideoĉeno
riĉaĵoj tiel grandegaj, ke ne eble estas havi ideon pri ili
ĉiuj tiuj ideoj dancas, valsas en mia cerbo
venis al mi en la kapon la ideo, ke...
bona ideo venas post la pereo
la ideo pri arbo, Dio, lingvo internacia
ni ne scias, el kia lingvo Zamenhof prenis la ideon de la nedifina prepozicio je
entuziasmiĝi, batali, morti por ideo
la doktrino de Platono pri la ideoj
En aliaj lingvoj
- La angla: idea
- La belorusa: ідэя, думка
- La bulgara: идея
- La ĉeĥa: idea, myšlenka, nápad, pojem, představa
- La franca: idée
- La germana: Ahnung, Vorstellung, Idee
- La hispana: idea
- La hungara: eszme, ötlet, idea
- La itala: idea
- La nederlanda: idee
- La pola: idea, pojęcie, myśl
- La portugala: idéia
- La rumana: idee
- La rusa: идея, мысль
- La slovaka: idea, predstava, základná myšlienka