Vorto: identeco
-
Plena simileco; sameco.
la identeco de ambaŭ projektoj estas evidenta
identeco pri la ideoj
li kroĉis sin al la penso, ke tiu identeco kun lia propra historio eble tamen estas nur freneza hazardo
-
Memeco, personeco (eco de persono, kiu estas vere ne alia ol li asertas esti aŭ ol oni kredas, ke li estas).
determini la identecon de akuzito
pruvi sian identecon
Rimarko: Tiu senco estas iom internacia, kvankam ĝi estas senrilata al la ĉefsenco de la radiko.
-
Identiĝo; sameco de kulturo, kredoj, ideologio kun grupo, al kiu iu apartenas.
politikistoj pli klare montru sian vidpunkton kaj identecon rilate al sociaj problemoj
ni ne komplete perdu nian kulturan identecon
En aliaj lingvoj
- La angla: identity
- La bulgara: идентичност
- La ĉeĥa: identita, rovnost, totožnost
- La franca: identité (égalité)
- La germana: Identität
- La hungara: azonosság, identitás
- La nederlanda: identiteit
- La rusa: тождественность, идентичность
- La slovaka: identita, totožnosť
- La franca: identité (d'une personne)
- La germana: Identität
- La hispana: identidad (subst.)
- La hungara: személyazonosság
- La nederlanda: identiteit
- La portugala: identidade (subst.)
- La rusa: личность