Vorto: iama
-
Iam estinta.
iama oficiro
iamaj bestoj, de longe malaperintaj
Rimarko: Kvankam iama povas teorie havi ankaŭ la sencon iam estonte, ĝi tamen estas, pro praktika oportuneco, efektive uzata nur parolante pri pasinteco.
En aliaj lingvoj
- La belorusa: былы, колішні
- La ĉeĥa: někdejší
- La franca: ancien (du passé), du passé
- La germana: einstig, gewesen
- La hispana: antiguo (del pasado), del pasado
- La hungara: valamikori, egykori
- La nederlanda: voormalig
- La pola: zamierzchły
- La portugala: de outrora
- La rusa: бывший, когда-то бывший
- La slovaka: bývalý, dávny, niekdajší