Vorto: iam
-
Adverbo, signifanta.
Rimarko: Kiam en la propozicio estas jam ia nea vorto, iam, laŭ la 12-a regulo de la gramatiko, anstataŭas neniam, sed gardas ties sencon: li al neniu helpis iam; neniu iam ion aŭdis pri la najtingalo; mi ekbruligos por li funebran torĉon, kiun ankoraŭ neniu reĝo havis iam.
Rimarko: Ĉar iam havas egale estintan kaj estontan sencon, tiu adverbo povas en kelkaj okazoj esti dubasenca. Por forigi tiun konfuzon, oni povas, laŭ la okazo, aldoni al iam la adverbojn antaŭe aŭ poste. Tamen en plej multaj okazoj la tempo de la verbo sufiĉas por forigi ĉian dubon.
-
en ia tute ne difinita tempo.
ni, esperantistoj, devas labori pli energie ol iam
se mi vin iam portis en la koro, vivu
el ĉiuj, kiuj iam min ĉirkaŭis, vi estas la plej brava
tiun sinjoron mi vidis iam ajn
iam kaj iam
-
En ia pasinta tempo.
iam ni havis reĝon
iam ni estis amikoj, sed lia konduto fremdigis lin al mi
-
En ia venonta tempo.
kio vivas, necese devas iam morti
mi ne povas esperi, ke li iam sukcesos
atingu min morto, se iam eĉ la ombro de sopiro povos min tiri al alia viro
iam poste venos la venko
iam mi faros ĝin, sed mi ne scias kiam
En aliaj lingvoj
- La belorusa: калісьці, калі-небудзь
- La ĉeĥa: dřív, kdysi, někdy, svého času
- La franca: jamais (un jour), un jour (loc. adv.), jadis
- La hispana: alguna vez, algún día (loc. adv.), antiguamente
- La nederlanda: ooit
- La pola: kiedyś, niegdyś, ongiś
- La portugala: um dia, uma vez, outrora
- La rumana: cândva
- La rusa: когда-то, когда-нибудь
- La slovaka: dakedy, kedysi, niekedy
- La germana: irgendwann
- La hungara: valamikor
- La germana: einst
- La hungara: egykor
- La germana: irgendwann
- La hungara: valamikor