Vorto: ia
-
Nedifina adjektivo, signifanta: «de ne precize difinita speco; de mi ne scias kia kvalito».
vi devis elekti ian vorton pli simplan
tie mi sentis min ia fremdulo
via vino estas nur ia abomena acidaĵo
tie ĉi estas ia kaŝita afero
li intencas ian friponaĵon
ĝi estas ia speco de malbona antaŭsento
tiu artikolo estas nur ia kolekto da kalumnioj
per ĉiuj dioj, se iaj ekzistas, mi ĵuras, ke...
ni ne estas iaj teoriaj fantaziuloj
multe helpi al vi per iaj bonaj konsiloj mi ne povas, ĉar mi neniam ankoraŭ partoprenis en ia kongreso
timigita de ia ŝajnaĵo
la dramo havis lokon en ia urbeto de Italujo
al la patrino estas necese havigi ian negrandan komforton
neniu povas diri, ke mi havas ian rilaton al la afero
tiu ĉi ĉapitro havas nun intereson nur historian, se ĝi havos ian
Rimarko: ia montras nur la kvaliton, la naturon, la specon, la econ, sed neniel la individuecon. Tamen ĉi tiu diferencigo estas ofte indiferenta; tial Z rimarkigas, ke «ofte oni povas sen eraro diri ia, kia, nenia anstataŭ iu, kiu, neniu».
-
Bleko de azeno.
Rimarko: Ofte skribata kun streketo por emfazi hiaton: la azeno... ekparolis kaj kriis mizere: «I-a!».
En aliaj lingvoj
- La belorusa: якісьці, які-небудзь
- La ĉeĥa: jakýsi, nějaký
- La franca: une sorte de, d'une certaine sorte, un (art. indéf.)
- La germana: irgendein
- La hispana: algún (de alguna clase)
- La hungara: valamilyen, egyfajta
- La kataluna: algun, una mena de
- La nederlanda: een of ander
- La okcitana: una mena de
- La pola: jakiś, jakikolwiek
- La portugala: algum, um, qualquer (espécie de)
- La rumana: de un fel oarecare
- La rusa: какой-то, какой-нибудь, какой бы то ни было
- La slovaka: akýsi, nejaký, voľajaký
- La ĉeĥa: jakýsi, nějaký
- La franca: hi-han!
- La slovaka: akýsi, nejaký, voľajaký