Vorto: iĝi
-
(netransitiva) Verbo havanta la saman sencon kiel la sufikso (Kp. ĉe la komenco); ĝi diferencas de fariĝi per tiu, ke fariĝi signifas, ke la subjekto ŝanĝiĝas pro la influo de ekstera kaŭzo, dum iĝi tute ne precizigas la kaŭzon, kaj havas sekve pli vastan amplekson.
kun la tempo la vivo iĝas pli bona
iom post iom lia karaktero iĝis tre malgaja kaj malkonfidema
la ĉielo iĝas malhele ruĝa, poste violkolora, kaj fine grizblua
Rimarko: Tiu diferenco ne estas ĉiam severe obeata.
En aliaj lingvoj
- La angla: become
- La belorusa: станавіцца, стаць, рабіцца, зрабіцца
- La ĉeĥa: stát se (nějakým), něči
- La franca: devenir
- La germana: werden
- La hispana: hacerse, volverse
- La hungara: válik (valamivé, valamilyenné)
- La nederlanda: worden
- La portugala: fazer-se, tornar-se
- La rusa: становиться, стать, сделаться
- Tokipono: kama