Vorto: hundo
-
Rabobesto, genro el familio hundedoj (Canis), kies sovaĝaj specioj havas relative longajn krurojn kaj cilindran, hirtharan voston, kaj kies multformaj malsovaĝaj rasoj uziĝas por gardo kaj ĉaso k.a.
-
Dombesto apartenanta al tiu genro, devenanta de lupo, kun multaj rasoj, uzata precipe por gardado kaj ĉasado.
li promenas kun tri hundoj
hundo estas plej bona amiko de homo
bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno
oni lin konas kiel makulharan hundon
hundo bonrasa estas bona por ĉaso
mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj
ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta
ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan
por hundon dronigi oni nomas ĝin rabia
al hundaĉ' ne plaĉis tia, ĝi kaptis vin je l' pantalon'
hundaro
En aliaj lingvoj
- Ido: hundo
- La angla: dog
- La araba: كَلْبٌ ج كِلَابٌ
- La belorusa: сабака
- La bretona: ki
- La bulgara: куче
- La ĉeĥa: pes
- La franca: chien
- La germana: Hund
- La greka: σκύλος
- La hispana: perro
- La hungara: kutya
- La indonezia: anjing
- La itala: cane
- La kataluna: gos, ca
- La nederlanda: hond
- La okcitana: can
- La persa: سگ
- La pola: pies
- La portugala: cachorro, cão
- La rumana: câine
- La rusa: собака, пёс
- La slovaka: pes
- La sveda: hund
- La turka: köpek
- Volapuko: dog