Vorto: humoro

  1. Okaza mensostato emocia; animstato.

    • li estas hodiaŭ en kolera humoro

    • mi estas en la plej brilanta humoro

    • gaja humoro

    • malgaja humoro

    • petola humoro

    • vigla humoro

    • furioza humoro

    • li estas en acida humoro

    • kontraŭ doloro helpas bona humoro

    • la infano terure kriis kaj baraktis per la brakoj kaj kruroj, videble ĝi tute ne estis en bona humoro

    • «mi havas nun atakon de malgaja humoro», diris ŝi, «sed vi ne atentu tion kaj vizitu min »

    • grumblema klient', vi venis ĉi tien kun nigra humoro

    • lia unua sento estis ĉagreno, la dua estis absoluta perdo de humoro

    • la hipoĥondria humoro de ordonema kaporalo

    • regis tre agrabla humoro kaj senĝena interparolado, kiel en familia rondo

    • la trankvile gaja humoro de homoj, kiuj nur tiom trinkis, kiom estas bone por ili kaj sufiĉe, por disvolvi iliajn plej bonajn ecojn

    • la fajro ricevis freŝan humoron kaj pli hele brulis, disblovita de la vento

    • Rimarko: Nur ĉi tiu senco estas fundamenta, kiel atestas la tradukoj germana, rusa kaj pola en la Universala Vortaro (la tradukoj angla kaj franca uzas la etimologie parencan vorton malpli precizan).

  2. Trajto de karaktero, parto de temperamento, emo al iu humoro.

    • de mia patro mi ricevis la plej bonan heredaĵon, bonan humoron

  3. Humuro.

    • humoraĵo

    • humorplena libro

    • tiu ĉi sinjoro tute ne estas humoristo, li skribis tute serioze

En aliaj lingvoj

    • La angla: mood, humour
    • La belorusa: настрой, гумор
    • La bretona: imor
    • La bulgara: настроение
    • La ĉeĥa: humor, rozmar
    • La franca: humeur (état d'esprit)
    • La germana: Laune, Stimmung
    • La hispana: humor sentimiento (buen humor)
    • La itala: umore
    • La nederlanda: humeur, gemoedstoestand, gemoedsgesteldheid, luim
    • La norvega: humør
    • La portugala: humor
    • La rusa: настроение
    • La slovaka: humor, nálada
    • La sveda: humör
    • La angla: temper, humour
    • La germana: Gemüt
    • La itala: temperamento
    • La rusa: нрав
    • La belorusa: гумар
    • La itala: humor, spirito (humor), umorismo
    • La norvega: humor
    • La rusa: юмор
    • La sveda: humor