Vorto: humila

  1. Volonte sin malaltiganta; malfiera.

    • humila antaŭ, kun, kontraŭ potenculoj

    • humila servisto

    • ne iras hakilo al kolo humila

  2. Montranta, pruvanta malfierecon, respekton.

    • humila letero, voĉo, peto

  3. modesta

  4. fiera

En aliaj lingvoj

    • La angla: humble
    • La belorusa: пакорлівы
    • La bretona: uvel
    • La ĉeĥa: pokorný
    • La franca: humble
    • La germana: unterwürfig, demütig
    • La hispana: humilde
    • La hungara: alázatos
    • La itala: umile
    • La nederlanda: nederig, deemoedig
    • La pola: pokorny, uniżony
    • La portugala: humilde
    • La rusa: покорный, смиренный
    • La slovaka: pokorný