Vorto: horizontala
-
(rilate al iu loko de la tersurfaco) Rilata al la horizontalo de la loko; direktita laŭ tiu horizontalo.
horizontala pozicio de objekto
la surfaco de senmova akvo estas horizontala
horizontala planko, ŝnuro, tablo
globo, metita sur horizontala surfaco, ne moviĝas pro la propra pezo
en la teatro estis tiel malvaste, ke oni ne povis aplaŭdi en horizontala direkto, sed aplaŭdis en vertikala
la dormanta Ĥaldeano, sen iu ajn apogo, ekpendis horizontale en la aero, kelke da metroj super la tero
granda rado, metita sur horizontala akso
ĉu la ekzistado de la plimulto da homoj ne devenis simple de horizontala pozo de dormanta kuireja gracio
horizontala polarizado
tenu la tabulon en ĝusta horizontaleco
-
Apartenanta al tiu direkto en la teksto, kiu estas horizontala se la tuta tekstosurfaco estas vertikala.
en la latina skribosistemo la linioj kutime estas horizontalaj
tiuj ĉi signoj povas esti skribataj laŭ ĉiuj direktoj, ne sole horizontale de maldekstre al dekstre, kiel ĉe la Eŭropanoj
strioj horizontalaj aŭ vertikalaj
ili elsendis la t.n. horizontalan programadon, tio signifas ĉiutage la saman anonciston je la sama horo
-
vertikala, oblikva, nivelilo, rektoŝnuro.
En aliaj lingvoj
- La angla: horizontal
- La belorusa: гарызантальны
- La ĉeĥa: horizontální, vodorovný
- La franca: horizontal (adj.)
- La germana: waagerecht, waagrecht, horizontal
- La greka: οριζόντιος
- La hispana: horizontal
- La hungara: vízszintes
- La itala: orizontale
- La kataluna: horitzontal (adj.)
- La nederlanda: horizontaal, waterpas
- La persa: افقی
- La portugala: horizontal
- La rusa: горизонтальный
- La slovaka: vodorovný