Vorto: hordo

  1. Nomada ŝtato.

    • la mongoloj forpelis kumanajn hordojn en Hungarujon

    • laŭ la ĉina-tjurka simbolaro, la hordoj ofte ricevis kolorajn simbolojn kaj nomepitetojn:

    • la Blanka hordo, la Blua hordo, la Ora hordo

    • Rimarko: Kontraste al la modernaj ŝtatoj, kies unu el la precipaj atributoj estas la lando (teritorio), hordo estas precipe la homoj; hordo ja posedas teritorion kie ĝi nomadas, sed laŭ cirkonstancoj ĝi povas migri je miloj da kilometroj kaj konkeri alian teritorion, restante la sama hordo. Aliflanke, kontraste al nacio, hordo povas konsisti el diversaj triboj kaj gentoj, kaj pli akcentas la organizajn strukturoj, kiel ĉe milita-politika alianco, libervola aŭ trudita.

    • Rimarko: En la tjurkaj lingvoj la etimo de tiu vorto havas multajn aliajn signifojn, kiuj en Esperanto ne ekzistas.

  2. (figure) Multnombrega invadantaro (ofte plurnombra en tia uzo).

    • la Eternulo sendis hordojn da Ĥaldeoj sur Judujon

    • Jam unu fojon ni al fremdaj bordoj Iris batale kontraŭ faŝisthordoj

    • Rimarko: Mi malkonsentas ke temas pri regula senco de la vorto: ĝi povas aperi okaze, en ŝerco aŭ metaforo, sed tio ne estas leksikografie registrinda senco.

En aliaj lingvoj

    • La angla: horde
    • La belorusa: арда
    • La ĉeĥa: banda, horda, kočovný kmen
    • La franca: horde
    • La germana: Horde
    • La hispana: horda
    • La hungara: horda
    • La itala: orda
    • La kataluna: horda
    • La nederlanda: horde
    • La pola: orda
    • La portugala: horda
    • La rusa: орда
    • La slovaka: banda, horda
    • La nederlanda: woeste bende
    • La pola: horda
    • La rusa: полчище, орда
    • La nederlanda: bende
    • La pola: horda, zgraja