Vorto: hordeo
-
Genro el familio poacoj (Hordeum), unujara greno kun longaj aristoj, kaj kies grajnoj estas uzataj por fari krudan panon, griosupon, por nutri bestojn aŭ por fabriki bieron.
grenoj: tritiko, sekalo, hordeo, aveno, rizo, maizo, poligono, spelto, milio
la lino kaj la hordeo estis batdifektitaj, ĉar la hordeo havis spikojn kaj la lino havis burĝonojn
ŝi kolektadis sur la kampo ĝis la vespero, kaj ŝi draŝis tion, kion ŝi kolektis, kaj tio estis ĉirkaŭ efo da hordeo
li ebenigis ĝian supraĵon, li disŝutas ja nigelon kaj disĵetas kuminon kaj metas tritikon laŭ vicoj kaj hordeon en la difinitan lokon kaj spelton ĉe la limoj
sur ĉiuj kampoj ĉirkaŭe kreskis greno, sekalo, hordeo kaj aveno
la fenicia proverbo diras: pli bona estas hordeo en la grenejo, ol oro en la dezerto
belgaj alt-fermentadaj bierspecoj kun ĉirkaŭ 5 alkoholgradoj, leĝere lupolizita kaj farita el helkoloraj maltoj de apudmaraj hordeoj
la bavara duko Vilhelmo la 4a, dekretis, ke por biero oni uzu nur hordeon, lupolon kaj akvon
En aliaj lingvoj
- La angla: barley
- La belorusa: ячмень
- La bretona: heiz
- La bulgara: ечемик
- La ĉeĥa: ječmen
- La franca: orge
- La germana: Gerste
- La greka: κριθάρι
- La hispana: cebada
- La hungara: árpa
- La itala: orzo
- La kataluna: ordi
- La nederlanda: gerst
- La persa: جو
- La pola: jęczmień
- La portugala: cevada
- La rusa: ячмень
- La slovaka: jačmeň
- La sveda: korn (sädesslag)