Vorto: honoro

  1. Altestimo, granda respekto, kiun oni meritas per la neriproĉindeco de sia karaktero, per la nobleco de siaj agoj, aŭ per la ŝatateco de siaj verkoj.

    • ne ekzistas honoro sen laboro

    • la saĝo donos al vi honoron

    • akiri, serĉi, trovi, ĝui, ricevi, atingi honoron

    • perdi honoron

    • estas honoro por homo ĉesigi malpacon

    • profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj inter siaj parencoj

    • pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro

    • li scias la principojn de honoro

    • ĉu mi havas la honoron paroli al s-ro N.?

    • per mia honoro!

  2. Signo de tiu estimo kaj respekto.

    • faru honoron al la Eternulo el via havo

    • la soldatoj donis al mi honoron per la pafiloj

    • honoro ne donas, kion stomako bezonas

    • manko de oro ne estas malhonoro

    • mi volas por lia honoro ilumini la ĉambreton

    • oni akceptis lin kun honoroj

    • ceremonio por honoro al V. Hugo

    • ekstere honoro, interne doloro

    • li estis la honoro de sia patrujo

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: гонар, павага, пашана
    • La bretona: enor
    • La ĉeĥa: čest, honor, úcta
    • La franca: honneur
    • La germana: Ehre, Ansehen
    • La hispana: honor
    • La hungara: becsület, megbecsülés, elismerés
    • La itala: onore
    • La kataluna: honor, honra
    • La nederlanda: eer, aanzien
    • La portugala: honra (subst.), decoro
    • La rusa: честь, почёт
    • La slovaka: počesť, česť